Tutmonda Esperanto ParolGrupo

ĉe Diĝita Mobila Radio (DMR) BrandMeister 3144397

Enkonduko

Esperantistaj radioamatoroj uzas la Brandmeister “Diĝita Mobila Radio” (DMR) parolgrupon 3144397.  Se ni eventuale havos sufiĉon da uzo de ĉi tiu parolgrupo, la Brandmeister organizo eble donos al ni prestiĝan, tri-ciferan parolgrupo-numeron inter 900-999, kaj listigos ĝin kiel la oficiala "Tutmonda Esperanto Parolgrupo".

Dum iom da tempo, estis DMR parolgrupo lunde-sabate je al 20:30 UTC, sed ne lastatempe.  Tamen, la parolgrupo estas uzebla ĉiam.  Ĉiuj Esperantistoj estas bonvenaj!

Se vi volas restarigi konversacian rondon, ni sugestas ke vi anoncu tion ĉe DMR 3144397 je la proponata horo, kaj eble aliaj Esperantistoj aŭdos kaj ekpartoprenos.  Aŭ, oni povas diskuti aliajn proponojn per Esperanto-radio-amatoro@googlegroups.com.

Fluaj Esperanantistoj, kiuj ankoraŭ ne estas radioamatoroj, rajtas studi senkoste (en la angla) ĉe www.hamtestonline.com.  Nur sendu peton en Esperanto al w1ai@hamtestonline.com.  Ĉi tiu retejo instruas tion, kion oni devas scii por pasi la ekzamenojn kaj ricevi licenson de la Usona registaro, sed la ekzamenoj en multaj landoj similas al tiuj en Usona, kaj la teorio de radio samas tra la tuta mondo.  Oni nur devas aparte studi la radioamatorajn regulojn de la propra lando sen helpo de ĉi tiu retejo.

 

Por uzi DMR 3144397 per iu ajn metodo, vi devos unue:

  1. Akiru Diĝitan Identkodon (“Digital ID” aŭ “DMR ID”) ĉe https://www.radioid.net/register#!.
     
  2. Registru vin ĉe https://brandmeister.network/index.php?page=register.
     
  3. Ĉe https://brandmeister.network/?page=selfcare, ŝaltu "Hotspot Security", kaj elektu hotspoton pasvorton.

 

Por uzi DMR 3144397 senkoste per Windows komputilo kaj la programo DUDE-Star:

  1. Elŝutu la DUDE-Star programon de https://github.com/nostar/dudestar/releases.  (Uzu aŭ 32-bita dudestar_x86.exe aŭ 64-bita dudestar_x64.exe, depende de via komputilo.)
     
  2. Jen YouTube filmeton, kiu diskutas kiel agordi ĉion.
     
  3. Jen kelkaj ekranfotoj de funkcianta sistemo:

DUDE-Star MainDUDE-Star Settings

(Notu ke la fotoj montras la malnova parolgrup-numero 901, sed vi devas nun uzi 3144397.)

 

Por uzi DMR 3144397 senkoste per Android poŝtelefono kaj la apo DROID-Star:

Jen unu metodo uzi la Tutmondan Esperantan parolgrupon (DMR 3144397) per Android poŝtelefono senkoste:

  1. Elŝutu la DROID-Star appon de Google Play.
     
  2. Agordu simile al ĉi tiuj ekranfotoj:

DROID-Star MainDROID-Star Settings

(Nepre uzu la propran voksignon, DMR ID, kaj Brandmeister hotspotan pasvorton.)

(Notu ke la fotoj montras la malnova parolgrup-numero 901, sed vi devas nun uzi 3144397.)